• Polaj-aziaj rilatoj
  • 15.12.2009
  • Lunde en la Prezidenta Palaco okazis renkontiĝo de la prezidenta ministro Mariusz Handzlik kaj reprezentantoj de la ministerio por la eksterlandaj aferoj kun la estroj de la aziaj diplomatiaj misioj en Pollando.  Ministro Handzlik substrekis kreskantan gravecon de la polaj rilatoj kun la  aziaj landoj same sur la nivelo politika,  kiel ankaŭ ekonomia. La interparoloj koncernis ĉefe komercan kunlaboron kaj prioritatojn de la eksterlanda politiko de Pollando kaj la Eŭropa Unio en Azio. Oni traktis ankaŭ aferojn ligitajn kun la internacia sekureco, kontraŭbatalado de terorismo kaj klimataj ŝanĝoj.