Semajnfine antaŭ la Kristnasko la polajn
bazarojn kaj vendejojn sturmas klientoj. Ili interesiĝas precipe pri nutraĵoj
kaj kristnaskaj arbetoj. Kompare kun la pasinta jaro la prezoj de legomoj kaj
fruktoj konserviĝas sur la simila nivelo. Kapturne kreskis prezoj de sekaj
fungoj, kiuj estas nepre necesa ingredienco de la tradiciaj polaj pladoj dum la
solena sanktvespera vespermanĝo.