Pola Medicina Misio direktos al Haitio kampan hospitalon kun specialistoj. La ekipaĵaro kune kun kuracistoj flugos al la
insulo skuita de la tertremo lunde aŭ marde. Kiel informis prezidanto de la
Pola Medicina Misio Jarosław Gucwa,
ĉio jam pretas al forveturo, oni atendas sole revenon de la registara aviadilo
el Haitio. Fine de la semajno uzis ĝin polaj fajrobrigadistoj kun hundoj, nun
helpantaj serĉi homojn, kiuj sukcesis transvivi tertremon en ruinoj.