• Poloj komandas en NATO
  • 19.01.2010
  • Marde la polaj armeaj marfortoj transprenis de danoj komandadon super la Konstanta Grupo por Kontraŭmina Defendo de la Nordatlantika Pakto. La grupo celas antaŭ ĉio likvidi minojn kaj ankaŭ aliajn danĝerajn objektojn troviĝantajn en maroj  antaŭ ĉio rezulte de la 2-a mondmilito. Parto de ili daŭre enganĝerigas navigadon. Kiel akcentis la pola defendoministro Bogdan Klich, unuafoje okazas, ke pola oficiro komandas NATO-grupon. Laŭ aferprezentanto de la polaj armeaj marfortoj, komodoro kolonelo Bartosz Zajda, la grupo povas ankaŭ esti direktita al aliaj taskoj konforme al NATO-prioritatoj, temas pri kontraŭterorismaj operacoj kaj reagado en krizaj situacioj kun aparta konsidero de homevakuo el la minacitaj regionoj.