- Pola sukecso en Luksemburgo
- 21.01.2010
Germanio
malobservis unian leĝaron, diskriminaciante fremdajn firmaojn kaj limigante
al ili aliron al polaj laborantoj. Tiun verdikton prezentis la Eŭropa
Justic-Tribunalo en Luksemburgo. Temas pri diskriminaciado sur la konstrua
merkato kaj tro severa interpreto de la pola-germana interkonsento el
la 1990-a jaro. Ĝi premisas, ke polaj laborantoj povas aktivi sur la
germana merkato kaj delegi al ĝi siajn laborantojn. Tamen la germanaj
aŭtoritatoj permesas dungi polajn laborantojn sole al germanaj firmaoj,
malebligante tion al firmaoj italaj, hispanaj aŭ francaj aktivantaj
sur la germana merkato. Tiun interpreton akuzis antaŭ la Eŭropa Tribunalo
la Eŭropa Komisiono taksinta, ke oni diskriminacias eksterlandajn firmaojn
kaj malrespektas rajtojn de polaj laborantoj. Laŭ juĝistoj el Luksemburgo
la germana interpreto malobservas la unian principon pri la libera rajto
oferti servojn.