• Pola-ĉeĥa kunlaboro
  • 21.01.2010
 Pola prezidento Lech Kaczyński inaŭguris ĵaŭde viziton en Ĉeĥio. Li renkontiĝas kun sia ĉeĥa samrangulo Vaclav Klaus, kun la kabinetestro Jan Fischer kaj kun prezidantoj de tiea parlamento. La interparoloj de politikistoj koncernas antaŭ ĉio eŭropajn aferojn kun aparta konsidero de la pola-ĉeĥa kunlaboro post la envivigo de la Lisbona Traktato. Oni traktas ankaŭ ekonomian kunlaboron kaj interŝanĝas spertojn pri la supervenkado de la lasta financa krizo. Kiel akcentis Mariusz Handzlik el la prezidenta kancelario, Pollando kaj Ĉeĥio havas en la Unio multajn komunajn celojn.