• Financa situacio de Pola Radio
  • 25.01.2010
  • Laŭ pritaksoj de la radiaj aŭtoritatoj Pola Radio havas certigitaj rimedojn nur por la unuaj ses monatoj de la nova jaro. Ekde la pasintjara  julio mankos mono same por la programemisiado kiel ankaŭ por la salajroj. Informis pri tio vendrede  la prezidanto de Pola Radio,  Jarosław Hasiński. La nuna situacio malebligas preparon de la tutjara buĝeto,  lige kun kio la Pola Radio funkcias nur baze de la 2-monata buĝeta plano. Jarosław Hasiński  certigis, ke daŭras la serĉado de financa subteno sen kiu estos necesaj maldungoj.