La pola
ekonomio en la 2009-a jaro evoluis en la skalo de la tuta Eŭropo plej rapide. Laŭ
la ĵus prezentitaj donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo la ekonomia kresko
egalis al preskaŭ 2 procentoj kompare kun la 2008-a jaro. La donitaĵojn
prezentis en la varsovia borso ĉefministro Donald Tusk substekante ĉi-rilatan
sukceson de Pollando. Liaopinie la polan ekonomion daŭre karakterizas firma
evolutendenco, kion necesas nur ĝuste stimuli. Laŭ Donald Tusk, por ke Pollando fariĝu konkurenca por ĉiuj
landoj de Eŭropo estas necesa ordigo de la publikaj financoj. Jam morgaŭ la
registaro prezentos projekton de ĉi rilata reformo, kiu ebligos ankaŭ
malgrandigi la buĝetan deficiton.