• Nomumoj al Oskar-premioj
  • 05.02.2010
  • Marde,  la 2-an de februaro estis prezentitaj nomumoj al la nunjaraj Oskar-premioj. Inter la kandidatoj troviĝas ankaŭ la pola filmo “Kuniklo laŭ la berlina maniero” de Bartek Konopka.  La filmo estas la metaforo pri la faligo de la berlina murego. Ĝi humorplne rakontas la historion de la sovaĝaj kunikloj, kiuj dum 28 jaroj vivis sur herbejo troviĝinta inter 2 vicoj de la berlina murego. Tra la historio pri kunikloj Bartek Konopka rakontas pri la  sorto de homoj elformitaj en la komunista sistemo kaj pri la  eventoj en Eŭropo en la 1989-a jaro.