• Globskala edukado
  • 08.02.2010
  • Dum la lastaj 5 jaroj la globskala edukado en Pollando multe progresis. Tiaj estas konkludoj prezentitaj en la raporto de internaciaj ekspertoj el la Aŭstra Evolu-Agentejo. Iliaopinie la pola progreso tiukampe kaj intenseco de la globskala edukado en Pollando povas servi kiel imitmodelo por aliaj. La globskala edukado celas konsciigi al junaj personoj la ligojn kun la monda socio, prezentante nian influon je eventoj eĉ en la foraj anguloj de la mondo. Laŭ Krzysztof Stanowski la vicministro por la edukado la plej grava estis riĉigo de la lecionoj pri historio, geografio aŭ biologio per la instruado pri la homaj rajtoj, ekvilibra evoluo kaj progresoj favore al la paco.