• Ekologiaj firmaoj
  • 08.02.2010
  • Pli ol duono de la polaj firmaoj entreprenas aktivadojn por protekti la naturan medion. Plej ofte temas pri limigo de la akvo- kaj energi-uzo kaj ankaŭ minimumigo de la forfalaĵoj. Ĉiam pli multas firmaoj tutece dediĉantaj sian agadon al  la naturprotekto. Plej distingiĝantaj inter ili ricevis lunde la titolon “Merkatistoj por la Natura Medio”. Inter ili troviĝas i.a. la firmao LEDIKO produktanta inteligentajn, diodajn stratlampojn. Ĉiuj distingitaj firmaoj estas samtempe kandidatoj por la premioj atribuataj de la Eŭropa Komisiono por la plej ekologie modernaj firmaoj.