• Graveco de la mara mastrumado
  • 10.02.2010
  • En la apudmara loko Puck daŭras merkrede solenaĵoj de la 90- jariĝo de la reveno de Pollando al la Balta Maro, la tn.  geedziĝo de Pollando kun la Maro. Partoprenis ilin i.a. la pola prezidento Lech Kaczyński. La 10-an de februaro de la 1920-a jaro generalo  Józef Haller, la komandanto de la Norda Fronto enĵetis en la maron platenan ringon, kiel simbolon de la reakiro de la pola aliro al la maro. Laŭ Lech Kaczyński temis pri granda sukceso de la intermilita Pollando, kiu plene utiligis la reakiritan aliron al la maro,  konstruinte baldaŭ la 120-milan havenurbon Gdynia kaj kreante polajn komercan kaj militistan floton. Ankaŭ nun necesas firme subteni la maran industrion kaj mastrumadon, laŭ la pola prezidento.