• Tago de Malsanulo
  • 11.02.2010
  • Ĵaŭde la 18-an fojon estas solenata Tago de Malsanulo, kiu pasas en la tago de mirakla sinprezento de la Dipatrino en la franca Louredes. Kiel atentigis la pola animzorganto de la sanprotekto pastro Józef Jachimczak en la nuntempa mondo malsanoj kaj ligitaj kun ili suferoj ne estas populara temo. Kontraŭe la atento de la mondaj amaskomunikiloj konceentriĝas pri personoj sanaj kaj pri neceso esti sana. Lige kun la Tago en Varsovio estis enmanigitaj premioj de sankta Kamilo – la patrono de la malsanuloj kaj laborantoj de la sanprotekto. Ĉiujare ili estas atribuataj al specialistoj de alia medicina branĉo. Nunjare ĝiaj laŭreatoj fariĝis ginekologo Krzysztof Niemiec kaj  la fondaĵo „Naski home”. La ĉefa ideo de la distingo estas honori personojn kaj instituciojn, kiuj apartamaniere kontribuas al solidareco kun personj suferantaj kaj iliaj familioj.