Nova
ekonomia strategio kaj la krizo en Greklando estas la ĉefaj temoj de la
inaŭgurita ĵaŭde pintrenkonto de la Eŭropa Unio. Flanke de Pollando partoprenas ĝin la
pola ĉefministro Donald Tusk kaj ministro por la eŭropaj aferoj Mikołaj
Dowgielewicz. Liaopinie prilaborante la novan strategion necesas aparte memori,
ke la novaj uniaj landoj devas akceli sian evoluon por atingi ekonomian nivelon
saman al tiu en la malnovaj uniaj landoj. Antaŭ la unia pintrenkonto okazis
interparoloj de la kabinetestroj el la Viŝegrada Grupo,
kiuj volas instigi la Union
al vastigo de la eŭrosfero.