• Poloj en Belorusujo
  • 15.02.2010
  La pola ministerio por la eksterlandaj aferoj gvidas interparolojn koncerne polan reagon je malpliboniĝata situacio de la pola malplimulto en Belorusujo. Lunde la belorusaj aŭtoritatoj kondamnis al aresto estraron de la tiulanda Pola Asocio.  Ĉi-koncernan situacion oni priparolos interalie dum renkontiĝo de la pola estro de diplomataro Radosław Sikorski kun la ŝtatestro Lech Kaczyński. Kiel deklaris la prezidenta kancelario, elkonstruo de bonaj polaj-belorusaj rilatoj povas komenciĝi nur tiam, kiam rajtoj de la pola minoritato loĝanta en tiu ĉi lando estos observataj. Ĉiam pli multaj polaj politikistoj deklaras sin ankaŭ favore al oficiala reago de la Eŭropa Unio.