Sabate en Berlino dum la Internacia Filmfestivalo
Roman Polański ricevis Arĝentan Urson kiel la reĝisoro de sia plej nova filmo „Fantoma
aŭtoro”. Laŭ ĉefredaktoro de la revuo „Film” Jacek Rakowiecki ne indas trakti
tiun ĉi distingon kiel iun politikan decion. Liaopinie la plej nova filmo de
Polański estas vera majstroverko montranta, kiom multe la nuntempa mondo
baziĝas sur la manipulado flanke de politikistoj kaj amaskomunikiloj. La
Oran Urson akiris filmo „Mielo” de Semih
Kaplanoglu.