• Pola fakultato en Ĉikago
  • 24.02.2010
  • Profesoro Michał Paweł Markowski el la krakova Jagielona Universitato venkis konkurson por la estro de la Fakultato pri la Polaj Literaturo kaj Kulturo ĉe la Universitato Illinois en Ĉikago. Ĝia establo estis ebla dank’ al la mondonaco en la alteco de 10 milionoj da dolaroj, kiun transdonis la poldevena instruisto Romuald Hejna. Profesoro Michał Paweł Markowski plurfoje gastlekciis en la usonaj universitatoj, ankaŭ tiuj apartenantaj al Hedera Ligo. En Universitato Illinois profesoro Markowski gvidos ankaŭ Fakultaton pri la Slavaj Lingvoj, kio ebligos doktorigajn studojn por poloj.