• Poloj laboras eksterlande
  • 24.02.2010
  • Polaj elmigrantoj ne depimiĝas fronte al la krizo. Laŭ la ĵus publikigitaj esplorrezultoj de la Varsovia Universitato eĉ 70 procentoj de poloj elmigrintaj laborcele estadas ekster la hejmlando pli ol unu jaron. Al la lando revenas nur tiuj, kiuj planis nur mallonge labori kaj ankaŭ tiuj, kiuj perdis laboron. Samtempe la nombro de poloj nur nun decidantaj eklabori eksterlande estas relative malgranda. Ili entute pli interesiĝas pri la ebleco trovi laboron en la uniaj landoj, kies merkato estas nur parte malfermita por alilandaj laborantoj,  kiel ekzemple en Germanio.