• Interretaj bankoj
  • 24.02.2010
  • Pasintjare la nombro de poloj utiligantaj la servojn de interretaj bankoj kreskis ĝis 8 milionoj 400 mil klientoj, inter kiuj unu miliono estas malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj. Laŭ prognozoj de la Pola Banka Asocio ĝis la fino de la nuna jaro la nombro de poloj klientoj disponantaj pri la interreta banka konto superos 10 milionojn. Averaĝe aktiva banka kliento efektivigas monate pli ol 4 montransferojn kaj utiligas aliajn pagoformojn sen kontanta mono. Kaze de malgrandaj firmaoj kiel aktivaj klientoj de interretaj bankoj temas pri pli ol 16 montransferoj monate.