• Lech Kaczyński en Kievo
  • 24.02.2010
  • Merkrede la pola prezidento Lech Kaczyński forflugas al Kievo. Ĵaŭde li partoprenos la ĵuroficigon de Viktor Janukowycz kiel la prezidento de Ukrainujo. Post la solenaĵo la pola ŝtatestro interparolos kun sia ukraina samrangulo. Vespere Lech Kaczyński gvidos interparolojn ankaŭ kun la ukraina ĉefministro Julia Tymoŝenko. Antaŭ du semajnoj post la balotoj en Ukrainujo la pola prezidento telefone gratulis  pro la sukceso al la prezidento-elektito Janukowycz certigante, ke Ukrainujo estas kaj restos strategia partnero de Pollando.