• Birda printempo
  • 25.02.2010
  • En la Apudkarpatia regiono de Pollando ĉiam pli sentiĝas proksimiĝanta printempo. Laŭ ornitologo Marian Stój inter birdoj la vigliĝo jam forte sentiĝas. En la arbaroj sude de la lando  aŭdiĝas la kantado de birdoj, kiuj vintrumis  en Pollando. Al la lando revenis jam i.a. sturnedoj. La revenon  de cikonioj ni devos atendi ankoraŭ unu monaton.