La lunda
premiero de teatraĵo aŭtorita de juna pola verkisto Dorota Masłowska en
Stokholmo fariĝis granda sukceso de la teatro Galeasen. Ĉiuj recenzoj estas
entuziasme pozitivaj. La svedaj amaskomunukiloj asertas, ke la sukceso fruktos
per pli granda interesiĝo pri la pola kulturo. Pli multe da polaj spektakloj
gastos ankaŭ sur scenejoj de aliaj svedaj teatroj. Malantaŭ la sukceso de la spektaklo troviĝas
ankaŭ Pola Instituto, funkcianta en la
sveda ĉefurbo, kiu senlace popularigas polan literaturon en tiu ĉi lando.