• Viŝegrada Grupo debatas
  • 25.02.2010
  • En Budapeŝto okazis renkontiĝo de la kabinetestroj de la Viŝegrada Grupo – Pollando, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario. La temo de la debato estis i.a. nova ekonomia strategio de la Eŭropa Unio, kiu laŭ pola ĉefministro Donald Tusk devas rekoni ankaŭ interesojn de nia regiono. La ĉefministroj el la ŝtatoj de la Grupo deklaris la prezenton de sama starpunkto dum la proksimiĝanta printrenkonto en Bruselo dediĉita al tiu temo. La Viŝegrada Grupo deklaris sin ankaŭ favore al laŭeble plej rapida mildigo de la vizpostuloj por la civitanoj de Ukrainujo kaj Moldavio.