• Polaj-ukrainaj rilatoj
  • 25.02.2010
  • Ĵaŭde matene en Kievo okazis la ĵurenoficigo de Viktor Janukowycz kiel la nova prezidento de Ukrainujo. La solenaĵon partoprenis i.a. la polaj ŝtatesto Lech Kaczyński kaj la estro de la pola diplomataro Radosław Sikorski. Ministro Sikorski renkontiĝis hieraŭ kun sia samrangulo Petro Poroszenko traktante  la rilatojn de niaj landoj kaj viziton de prezidento Janukowycz en Pollando. Ĵaŭde post la solenaĵoj okazis la kvarokula renkontiĝo de la pola kaj ukraina ŝtatestroj, kiuj traktis ekonomiajn problemojn de Ukrainujo kaj la polan subtenon por la demokratiiĝo de tiu ĉi lando.