• "Ŝarkoj en naĝejo"
  • 26.02.2010
Daŭras la lastaj preparoj por la plej nova spektaklo de la Vroclava Pup-teatro “Ŝarkoj en naĝejo” en la loka akvoparko. La teatraĵo priskibas la aventurojn de piratoj sur la maro. La enscenigon aktive partoprenos la publiko, kiu helpante al la teatraj herooj povos influi la trapason de la enscenigo. La pup-teatraĵo signifos ne nur amuziĝn. En ĝia daŭro oni donos la atenton ankaŭ al sekureco observenda en la akvo kaj transdonos informojn pri  la bazaj principoj de la urĝa savhelpo al la dronantoj.