• Mediteranea Fakultato
  • 26.02.2010
Fakultaton pri la Meditereanea Regiono, ĝiaj landoj, nacioj, religioj, historio kaj nuntempo inaŭguros aŭtune la Katolika Universitato en Lublin [la orienta Pollando].   La studprogramo, unika laŭ la pola skalo, ampleksas krome i. a. historion de filozofio, inkluzive de la juda kaj araba, sciojn pri la nuntempaj muzulmanaj movadoj. Ĝiaj studentoj devos alproprigi du el 4 lingvoj: araba, hebrea, itala kaj hispana.