• Pollando honora gasto en Lajpcigo
  • 26.02.2010
Pollando estos la honora gasto de la Eŭropa Foiro de Artkonservistoj kaj Rekonstuo de Malnovaj Konstruaĵoj “Denkmal”, kiu okazos en Lajpcigo. Laŭ la pola vicministro por la kulturo Tomasz Merta ĝi estas bonega okazo por prezenti la atingaĵojn de nia lando sur tiu ĉi kampo. La pola stando estos tri-parta. Oni prezentos i.a. la polajn konstruaĵojn kaj lokojn, kiuj troviĝas sur la listo de UNESCO. Eblos rigardi ekspoziciojn pri la brika konstruarto en Pollando kaj konatiĝi kun la manieroj de ĝia renovigo. La unuan tagon de tiu ĉi plej granda konservista aranĝo en la mondo okazos konferenco dediĉita al la pola arkitekturo de la 20-a jarcento.