• KOnferenco pri Frederiko Chopin
  • 26.02.2010
Pli ol 100 sciencistoj el la tuta mondo partoprenas la 3-an Internacian Konferencon dediĉitan al Frederiko Chopin, kiu lastĵaŭde komenciĝis en la Varsovia Universitato. La 5-taga aranĝo titolita “Ideoj-inspiroj-reagoj” aparte koncentriĝas pri ideoj, kiuj inspiris la genian polan komponiston. Oni traktas ankaŭ la influon de Chopin je aliaj komponistoj kaj eĥojn de liaj komponaĵoj en en la verkoj de plej diversaj artistoj. Multan atenton oni donas al la plej nova eldono de Chopin-leteroj. Temas pri ilia plej ampleksa en la historio kolekto. Dum la lastaj 50 jaroj oni sukcesis retrovi multajn korespondaĵojn ĝis nun nekonatajn, dank’ al kiuj ankaŭ la ĝeneralaj konoj pri Chopin multe progresis.