Lunde en Pollando regas nubiĝo, kun lokaj heliĝoj. La
plej sunan tagon ĝuas la loĝantoj de la suda landparto. Paseme pluvas.
La maksimumaj temperaturoj varias inter 2 kaj 7 gradoj. Ventoj estas
fortaj kaj ŝiraj. Sur Baltiko furiozas ŝtormo atinganta 10 gradojn
laŭ la boforta skalo.