• Konferenco "Pollando malfermita"
  • 01.03.2010
  Lunde en Varsovio okazas scienca konferenco titolita „Pollando malfermita”. Ĝia temo estas informoj, kiujn devus esti alireblaj por ĉiuj. Laŭ sociologo profesoro Edmund Wnuk-Lipiński libere atingeblaj i.a. pere de la Interreto devus esti ĉiuj informoj, kiuj ne estas sekretaj kaj ne endanĝerigas la ŝtat-sekurecon. Facila aliro al informoj favoras kontakton de la civitanoj kun la landa administracio, dume tiu kontakto ne estas proksima en nia lando. Laŭ la organizantoj de la konferenco kiel modelan eblus trakti Usonon, kie ĉiuj atingaĵoj kaj solvoj utiligitaj de la registaro estas publikigataj kaj sen aŭtoraj rajtoj disponigataj al ĉiuj civitanoj por plia uzo.