- Konferenco "Pollando malfermita"
- 01.03.2010
Lunde
en Varsovio okazas scienca konferenco titolita „Pollando malfermita”.
Ĝia temo estas informoj, kiujn devus esti alireblaj por ĉiuj. Laŭ
sociologo profesoro Edmund Wnuk-Lipiński libere atingeblaj i.a. pere
de la Interreto devus esti ĉiuj informoj, kiuj ne estas sekretaj kaj
ne endanĝerigas la ŝtat-sekurecon. Facila aliro al informoj favoras
kontakton de la civitanoj kun la landa administracio, dume
tiu kontakto ne estas proksima en nia lando.
Laŭ la organizantoj de la konferenco kiel modelan eblus trakti Usonon,
kie ĉiuj atingaĵoj kaj solvoj utiligitaj de la registaro estas publikigataj
kaj sen aŭtoraj rajtoj disponigataj al ĉiuj civitanoj por plia uzo.