• Tetremo en Ĉilio
  • 01.03.2010

     Lige kun la tragika tertremo, kiu plagis Ĉilion la pola ĉefministro Donald Tusk transdonis koldolencajn vortojn je la manoj de la ĉilia prezidento Michelle Bachelet. En ĝia teksto ni legas: „Bonvulu akcepti vortojn de la plej profunda kompato, lige kun la tragedio plaginta vian patrujon. Mi volas certigi, ke la pola nacio sentas plenan solidarecon kun la ĉilia nacio kaj personoj damaĝitaj de la katastrofo en momento, kiam mankas vortoj por esprimi bedaŭron pro la vikimoj kaj damaĝoj kaŭzitaj de la terura tertremo”. Plej serioze damaĝita estis la urbo Concepcion. Dume la pola ministro por la eksterlandaj aferoj ne sukcesis konfirmi informojn pri sorto de poloj troviĝantaj en Ĉilio.