• Filmoj distingitaj
  • 02.03.2010
  Lunde en Varsovio okazis la enmanigo de „Agloj” - Pola Film-Premio. La senkonkurenca venkinto fariĝis la kinobildo „Reverso” de Borys Lankosz. Sume oni distingis ĝin en 8 kategorioj i.a. kiel plej bonan filmon kaj pro la scenaro. La „Aglojn” pro siaj roloj ricevis ankaŭ prezentiĝantaj en tiu ĉi filmo Anna Polony kaj Agata Buzek. 4 premiojn ricevis la plej granda rivalo de „Reverso”, „Domo malbona” de Wojciech Smarzowski. La Polajn Film-Premiojn atribuas Pola Filma Akademio, en kies konsisto troviĝas 500 personoj diversmaniere ligitaj kun la filma kreado.