• Pola interreto
  • 02.03.2010
 NASK – Scienca kaj Akademia Komputila Reto publikigis raporton pri la situacio de polaj domajnoj. En la 2009-a jaro ekzistis unu miliono 630 mil domajnoj finiĝantaj per >.pl<. Tio signifas, ke kompare kun la 2008-a jaro la nombro de aktivaj domajnoj en la pola Interreto kreskis je unu kvarono. Statistike nova domajno kreiĝis ĉiun tridekan sekundon. Pollando okupas aktuale la 5-an lokon en la Eŭropa Unio, se temas pri la nombro de la registritaj domajnoj. Antaŭas nin Germanio, Britio, Nederlando kaj Italio.