• Pola Helpo
  • 02.03.2010
Por 100 evoluprojektoj rilataj al la plej malriĉaj landoj de la Orienta Eŭropo, Kaŭkazio, Azio kaj Afriko Pollando destinos 6 milionojn da eŭroj. La projektoj estos financitaj de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj baze de la programo Pola Helpo. Lunde estis prezentita listo de neregistaraj organizaĵoj, institucioj de la publika bono kaj  komunumaj aŭtoritatoj, kiuj ricevos la subtenon de Pollando. Plej granda helpo trafos al Ukrainujo, kiun koncernas 39 projektoj. Sekvaloke troviĝas Kartvelujo, Belorusujo, Moldavujo kaj Palestina Aŭtonomio.