• Krzysztof Zanussi distingita
  • 03.03.2010
  • „Magia amikeco”, tiel la hungara  ĉefministro Gordon Bajnaj difinis la ligitecon inter poloj kaj hungaroj. Tian pritakson li prezentis distingante la polan reĝisoron Krzysztof Zanussi en la hungara ambasado en Varsovio per unu el plej altaj hungaraj distingoj – Meza Kruco de la Ordeno de la Hungara Respubliko. Gordon Bajnaj substrekis la gravecon pluflegi tiujn rilatojn inter niaj landoj,  al kio kontribuas ankaŭ la kreado de la pola reĝisoro. Aktuale Zanussi  laboras pri la filmo prezentanta la sortojn de la pola reĝino Jadwiga – la filino de reĝo Ludoviko la Hungara.