• Promocio de Pollando
  • 03.03.2010
  • „Ni promociu Pollandon kune” estas la titolo de la ĵus inaŭgurita projekto  de la Pola Turisma Organizaĵo. Ĝiaj ĉefaj celoj estas plibonigo de la pola bildo eksterlande, evoluigo de la polaj turismaj servoj kaj plulongigo de la turisma sezono. Por popularigi  Pollandon eksterlande oni utiligos i.a. la pasantan nunjare 200-an naskiĝdatrevenon de Frederiko Chopin, venontjaran prezidadon de Pollando en la Eŭropa Unio kaj planitan por la 2012-a jaro Eŭropan Piedpilkistan Ĉampionadon EURO. Sume la projekto kostos pli ol 30 milionojn da eŭroj.