• Konferenco „Ŝtato kiel defio”
  • 03.03.2010
  • Merkrede en Varsovio en la palaco Belweder estis inaŭgurita la konferenco „Ŝtato kiel defio”. Ĝi celas helpe de politilogoj, historiistoj kaj specialistoj pri la konstitucio respondi la demandon pri vera stato de la pola ŝtato. La inaŭgurinta la debatojn  pola prezidento Lech Kaczyński atentigis, ke unu el la difinoj de moderna ŝtato priskribas ĝin kiel garanton de egalaj ŝancoj. Liaopinie du bazaj valoroj: san-protekto kaj edukado estas nepre necesaj por ĝin efektivigi. Lech Kaczyński donis ankaŭ la atenton al graveco de saĝa energetika politiko. Liaopinie tiurilataj cedoj rilate al eksterlandaj investanoj povas signifi samtempe cedojn koncerne nian eksterlandan politikon.