• El la E-movado
  • 04.03.2010
  • La traduk-platformo Apertium, per kiu oni evoluigas aŭtomatajn tradukilojn el- kaj al- Esperanto, i.a. tiujn de http://traduku.net estos plej verŝajne elektata kiel projekto ĝuanta stipendion de la t.n. Kodig-Somero de Guglo. Temas pri la  iniciato de la konata serĉilo por instigi la evoluigon de liberaj programoj.   La interesiĝantoj   povas aliĝi al la retgrupo de Esperanto-evoluigantoj de Apertium kaj ankaŭ al la tut-Apertiumaj kanaloj troveblaj interrete.