• Polaj ibroilustraĵoj en Japanio
  • 04.03.2010
  • En la tokia Muzeo Chihiro komenciĝis merkrede ekspozicio de polaj libroilustraĵoj. Oni prezentas 79 desegnaĵojn de 9 artistoj. Inter la prezentataj ilustraĵoj troviĝas i.a. „Arbara koncerto” de Józef Wilkoń kaj Urseto-Oreleto de Zbigniew Rychlicki kaj verkoj de konata en Japanio Stasys Eidrigevicius. Kadre de la akompanaj aranĝoj sabate la 27-an de marto japanaj vizitantoj povos aŭdi prelegon pri la polaj ilustraĵoj kaj Bohdan Butenko gvidos plastikajn laborrenkontojn por bazlernejanoj el tri unuaj klasoj.  Dimanĉe okazos prezento de polaj animitaj filmoj.