• Simpozio de ortopedoj
  • 04.03.2010
  • La pola Poznano estas centro, en kiu estas efektivigataj tre maloftaj operacioj rekonstruantaj genuon. En la ĵusaj tagoj dek kelkaj ortopedoj el Pollando kaj el la mondo partoprenas tie dutagan simpozion, dum kiu ili interparolas pri la plej modernaj metodoj kuraci i.a. la artikan kartiladon.  Ili havas la okazon partopreni ankaŭ la  operaciprezenton. La damaĝoj de la genua artiko estas problemo, kiu spite ĝeneralajn supozojn tuŝas ne sole profesiajn sportistojn.