• Energetika Foiro
  • 04.03.2010
  • En Kielce [la suda Pollando] komenciĝis ĵaŭde Foiro de Energio el la Renovigeblaj Fontoj. Apartan atenton oni donas al ventoturbinoj, kiuj en Pollando akiras kreskantan popularecon. Laŭ ekspertoj investaĵo ligita kun hejma ventoturbino fariĝas profitdona jam post la paso de 2 jaroj. Dum la foiro la unuan fojon en Pollando estas prezentata la plej moderna metodo alifari vitron kun elementoj metalaj aŭ paperaj, kio estis malebla per metodoj aplikataj ĝis nun.  Ekspoziciantoj el la tuta mondo havas en la foiro de Kielce 250 standojn.