• Plu helpo por Haitio
  • 04.03.2010
  • Reprezentantoj de la organizaĵo Pola Humaneca Kampanjo forflugis al Haitio. Tie ili gvidos esplorojn antaŭ ol lanĉi siajn investaĵojn kontribuontajn al rekonstruo de  la lando damaĝita de la tertremo kaj nun plagita de inundo. Pola Humaneca Kampanjo finis jam la etapon de la tuja, porokaza helpo kaj nun inaŭguras longdaŭran agadon por subteni la haitianojn en ilia reveno al normala vivo. Pola Humaneca Kampanjo havas jam sperton pri projektoj restarigantaj la edukadon kaj liverantaj la puran akvon.