• Muzeo de birdotimigiloj
  • 05.03.2010

     Ĉiuspecaj birdotimigiloj, kiuj protektas la kampajn kultivejojn kontraŭ plej diversspeciaj birdoj kaj bestoj estas prezentataj en Muzeo troviĝanta apud Rzeszów [la sud-orienta Pollando]. Sume oni kolektis tie 50 diversajn specojn de birdotimigiloj aperantaj sur la teritorio de Pollando. Ili estas tre variaj. Ekzemple en kelkaj regionoj de la pola Silezio kiel birdotimigiloj servas inaj pupupoj vestitaj per karakterizaj, malnovaj sileziaj roboj.