• Regiona kinoarto
  • 05.03.2010
Regiofun, tian nomon ricevis nova pola filmfestivalo, kiu prezentos kinoarton subvenciatan el la regionaj fondusoj. La unua festivala eldono okazos aŭtune en Katowice [la sud-okcidenta Pollandpo]. La regionaj fondusoj funkcias en la plejparto de la landoj de Eŭropo. Lokaj aŭtoritatoj subtenante la kinoarton ricevas samtempe unikan eblecon popularigi sian regionon. En Pollando funkcias 9 tiaj fondusoj. Ilia celo estas diverskampe evoluigi regionojn. Konforme al la ideo de la organizantoj la herooj de la festivalo estos ne nur unuopaj filmoj, sed ankaŭ regionoj aperantaj en ilia fono.