• Bizanco kaj humoro
  • 05.03.2010

     Unu el la plej talentaj polaj junaj historiistoj doktoro Przemysław Marciniak – stipendiito de la Brita Akademio kaj de Humbold-Fondaĵo, komencis laborojn pri libro provanta respondi la demandon - baze de la epokaj libroj kaj kronikoj - ĉu bizancianoj havis la humorosencon. Laŭ multaj sciencistoj Bizanco prezentis apartan kulturon, en kiu ridon oni traktis kun aparta malemo kaj distanco, kaj skribante pri ĝi oni plej ofte mencias ĝiajn trajtojn malicajn kaj primokajn. Malgraŭ tio, ke kreskas nombro de sciencistoj esplorantaj bizancan kulturon, daŭre restas en ĝi fragmentoj preskaŭ ne esploritaj, inter ili la plej nekonata daŭre restas literaturo, kiun dum jaroj oni taksis kiel senoriginalan kaj ne interesan.