• "Kapuściński non-fiction”
  • 05.03.2010

     Nunsemajne al la polaj librovendejoj trafis la libro „Kapuściński non-fiction” de Artur Domosławski, la diŝĉiplo de la mondfama pola raportisto kaj samtempe ĵurnalisto de GW. La libro, kies eldonkvanko de 45 mil ekzempleroj fulmrapide elĉerpiĝis elvokis viglan diskuton en la pola socio. La vidvino de la mortinta pola verkisto klopodis tribunalavoje atingi la malpermeson vendi ĝin. „Kapuściński non-fiction” referencas al la privata vivo de Kapuściński, liaj kontaktoj kun la komunista sekurecservo kaj al malobservo de raportistaj normoj en liaj libroj. Laŭ multaj komentistoj la libro ne malkaŝas iujn aparte malfierindajn agojn de Kapuściński. Ĝi ebligas vidi lin kiel normalan homon kun difektoj kaj malfortaĵoj, ne subtaksante la elstarecon de lia verkaro.