• Olimpiko de poldevenuloj
  • 08.03.2010
  • Semajnfine en Zakopane [la suda Pollando] komenciĝis Vintra Olimpiko de Poldevenuloj. Lanĉinte  ĝin la pola prezidento Lech Kaczyński deziris al Zakopane sukcesan organizon de la Monda Ĉampionado pri la Skiado en la jaro 2015 kaj de la Vintra Olimpiko en la jaro 2022,  pri kio klopodas la pola vintra ĉefurbo. La martan rivaladon partoprenas en Zakopane 740 sportistoj el 24 landoj de la mondo. La solenan bruligon de la olimpika torĉo efektivigis la monda ĉampiono pri la skikurado el la 1978-a jaro Józef Łuszczek.