• Oskar-premioj
  • 08.03.2010
  • Laŭ pola filmkritikisto Andrzej Bukowiecki pritaksanta la sendisputan venkon de la filmo „Hurt Locker” dum la dimanĉa Oskar-solenaĵo ni povas atesti aperon de la nova tendenco en la kinoarto. Liaopinie rivalado inter tiu ĉi filmo kaj ĝuanta grandajn komercajn sukcesojn „Avatar” memorigas Oskar-rivaladon el la jaro 1971-a kiam multaj atendis sukceson de „Vilonisto sur la tegmento”, kiu tamen devis cedi favore al la kinobildo „Franca kuriero”. La unusola nunjara pola kandidato por Oskar-premio – la dokumenta filmo de Bartek Konopka „Kuniklo laŭ berlina maniero” devis agnoski superecon de „The Cove” dediĉita al la ĉasado de delfenoj.