• El la E-movado
  • 08.03.2010
  •  La 4-an de marto 2010 la vicprezidanto de la Pola Sejmo  – Jerzy Szmajdziński akceptis en la sidejo de la pola parlamento grupon de esperantistoj, en kies konsisto troviĝis  d-rino Ilona Koutny, Franciszek Witucki, Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak kaj Marian Zdankowski. La vicprezidanton akompanis deputito Leszek Aleksandrzak. Oni parolis pri la problemo, ke  Esperanto ricevu statuson de lingvo, samranga kiel la aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo. La parlamentanoj favore rilatis al la propono, sugestante, ke la grupo prezentu al la edukministro  proponon pri inaŭguro de necesa proceduro.